Karaj amikoj,
bv. dissendi ĉi tiun informon plej eble dise. Estas unika ŝanco labori
por konstrui fortan E-movadon en Sicilio. Povas peti europan subvencion nur
homoj ne loĝantaj en Italio (kaj kompreneble ĉiuj estas bonvenaj
kunlabori / volontuli).
Itala Esperanto-Federacio kaj la Komunumo Mazara-del-Vallo (Sicilio)
interkonsentas pri malfermo de Centro por Interkulturo kaj Esperanto en la
ĉeplaĝa sicilia urbo.
Por ĝin aktivigi ni serĉas
A - Instruistojn (por instrui kaj al junuloj kaj ĉefe al plenkreskuloj)
B - Administran respondeculon.
La dungado estos surbaze de Eŭropa projekto, kun daŭro de minimume 13
ĝis maksimume 45 semajnoj. La salajro estos 4.263 EUR por la unua 13
semajna periodo kaj 192 EUR po ĉiu plia semajno. Ni preferus longdaŭrajn
proponojn, por bone enradikigi la Centron en tiu regiono. La interesitoj
bv. kontakti kosmo ĉe esperanto.it -n por peti pli da informoj kaj
kandidatiĝinstrukcioj. Kompletaj kandidatiĝproponoj devas esti pretaj
antaŭ la fino de februaro. Kaze de akcepto de Eŭropaj instancoj,
laborkomenco okazos ekde aŭgusto 2011. Depende de la estontaj
cirkonstancoj, ni esperas ke estos eĉ ebleco por pli longa kunlaboro.
Itala Esperanto-Federacio, Internaciaj Rilatoj - kosmo ĉe
esperanto.it