Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 260 (2010-12-23)
KRISTNASKO ĈE FAMILIO...PASKO EN ITALIO!!! Aliĝu al IJF 2011.

Ĉu vi jam havas ion planitan por Pasko 2011? Ĉu ne?!!! Do, tuj aliĝu al IJF 2011, la plej mojosa junulara renkontiĝo en la tuta Esperantio!
Internacia Junulara Festivalo 2011 okazos en Pornassio, montara urbeto en la provinco de Imperio, en Ligurio, nur 30 km distance de la maro!
De la 20-a ĝis la 26-a de aprilo 2011 pli ol cent junuloj, italoj kaj eksterlandanoj, renkontiĝos por diskuti la temon "Vojaĝantaj generacioj", sed ankaŭ por amikumi kaj amuziĝi en junulara, internacia etoso. La programo abundos je interesaj kontribuoj, prelegoj, tablorondoj,ludoj, koncertoj, ekskursoj, kaj multo alia!
Kiel kutime, kiu plej baldaŭ aliĝas ricevas rabaton, do vizitu la paĝon http://iej.esperanto.it/ijf/2011/index.eo.php por pli da informoj, plenigu la aliĝilon, kaj ne forgesu inviti viajn amikojn!
Amike, La estraro de IEJ

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026