Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 260 (2010-12-23)
Esperanto-kantoj de Ralph Glomp

Saluton kara Esperanto-amikino, saluton estimata Esperanto-amiko,

verŝajne vi iam aŭdis miajn kantojn dum Esperanto-renkontiĝo aŭ eĉ posedas miajn kompaktdiskojn.

Nun miaj kantoj ankaŭ elŝuteblas en mp3-formato ĉe via plej favora interreta muzikvendejo kiel ekzemple Amazon, iTunes kaj aliaj.

Tie vi trovos miajn proprajn kantojn kun novaj kantoj antaŭe ne publikitaj je favora prezo. La Esperanto-versioj de la mondfamaj kantoj kiel „Gotenburg’ – Waterloo“, „Estas ĉiuj floroj for – Where have all the flowers gone / Sag’ mir, wo die Blumen sind“, “Iom da paco – Ein bisschen Frieden / Een beetje vrede” kaj aliaj ne haveblas kiel mp3-versio, sed estas sur kompaktdiskoj mendeblaj ĉe diversaj Esperanto-libroservoj.

Por ke vi sciu, pri kiuj kantoj temas, vi ricevas kune kun tiu-ĉi mesaĝo la libretojn en PDF-formato. Ĝi enhavas la kantotekstojn de la elŝuteblaj kantoj por kunkanti aŭ pli bone kompreni la enhavon.

Ĝis la venonta renkontiĝo espereble baldaŭ en Esperantujo.

Via Ralph Glomp

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026