Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 259 (2010-12-19)
Novembro 2010: Informletero de Vinilkosmo n-ro 28 pri aktualaj esperanto-muzikoj

Estimataj muzikŝatantoj
Nia informletero, antaŭe preskaŭ ĉiumonata, ŝajne iĝis rezolute sesmonata, unuj kaj aliaj havante tro multan laboron kaj la novaj eldonaĵoj malpliiĝas pro klarigitaj kialoj ĉi-sekve.
Tamen, ni ne forgesis vin ĉe alproksimiĝo de la jarfinfestoj kun du novaj KDoj aldonendaj sub la kristnaskan abion, kaj jam disponeblaj ĉe www.vinilkosmo.com. Temas pri la tria de Dolchamar post longa malĉeesto; kaj surprizo de inicialoj dc, kiu revenas viglece kun sia unua tutesperanta albumo! Tiuj ĉi du albumoj estas disponeblaj ankaŭ laŭ mp3- kaj ogg-formatoj, kaj po unu video ĉe http://www.vinilkosmo-mp3.com kaj krome laŭ flac-formato ĉe http://www.cd1d.com/fr/structure/vinilkosmo-esperanto-muzik-prod.
Ĉi tiu jaro estas ankaŭ la dudekjara datreveno de Vinilkosmo, kiu ne malmulton faris dum tiuj du pasintaj jardekoj: la bilanco estas samtempe tiu de riĉa realigado kies diversaj aktoroj povas fieri, sed ankaŭ maltrankvilo antaŭ nuna evoluo de la muzikmerkato... ĉu tio koncernas ankaŭ nin?
Inter multaj aliaj projektoj kaj novaĵoj, estas unu malĝoja pro la forpaso de Manola Martorell, la patrino de Flo. Li dankas ĉiujn kiuj lin subtenis en tiu malfacila elprovo.
Tiu ĉi informletero tutcerte estante la lasta de la jaro, ni deziras iom pli frue feliĉan kristnaskon, kaj jam ekde nun donas al vi rendevuon por 2011, kiu promesas esti riĉeventa jaro!

Redaktita por vi de Floreal Martorell kaj Mark Eaton

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026