Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 258 (2010-12-09)
FACEBOOK-PAĜO DE UEA 1-JARIĜIS

Universala Esperanto-Asocio malfermis propran paĝon en la socia retejo Facebook la 8-an de novembro 2009. Je sia unua datreveno ĝi havis 1738 amikojn, kies laŭlanda distribuo estas sufiĉe alia ol tiu de la individuaj membroj de UEA. La unuan lokon okupas, kun distanco, la hejmlando de Facebook, Usono, kiu inter la individuaj membroj havas la kvinan pozicion. La plej granda lando inter la individuaj membroj estas Francio, kiu en la Facebook-paĝo estas tria. Rimarkindaj kazoj estas Meksiko, kiu en la IM-statistiko estas 31-a kaj en Facebook 8-a, kaj ankaŭ Argentino (respektive 39-a kaj 9-a) kaj Ĉilio (57-a kaj 11-a). Pleje tamen elstaras Malajzio, kie UEA havas nur unu membron sed 50 amikojn de sia Facebook-paĝo. Legu pli: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 401, 2010-11-08

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026