Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 257 (2010-11-28)
TORPEDO-6: raporto pri Pedagogiaj Tagoj en Herzberg am Harz, Germanio (8-12.10.2010)

La 5-taga internacia renkontiĝo ofertis al la interesiĝantoj pri Esperanto-instruado multajn fakprelegojn, lingvan kaj metodikan perfektiĝon, eblon por spertiĝi pri instruado, diskuti pri faktemoj kaj interŝanĝi spertojn.

TORPEDO-6 estis organizita de Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj (AGEI), Interkultura Centro Herzberg (ICH)/Germana Esperanto-Centro kaj ILEI. La jam tradicie altnivela kunveno allogis 23 partoprenantojn el 8 landoj.

La ĉeftemo kongruis kun la lastjaraj sukcesaj agadoj de ICH: internacia kunlaboro, EU-projektoj kaj subvencipetado. Por trakti tiun gravan temon Torpedo-6 estis organizita kune kun ILEI, eĉ kombinite kun kunsido de ILEI-estraranoj kaj dank’ al financa subteno de UEA al ILEI.

La detalan programon vi trovas sur la paĝoj de AGEI: http://agei.esperanto-urbo.de/page.php?pid=78063245

Pri la sukcesa, bonetosa faka renkontiĝo vidu fotojn ĉe: http://esperanto-urbo.de/gallery.php?gallery_id=33214343

Bonvenon ankaŭ al la metodikaj, instrukapabligaj sesioj en 2011. Pri la klerigmoduloj, studsesioj vi trovas priskribon, detalojn ankaŭ ĉe la paĝaro de AGEI (germana sekcio de ILEI) http://agei.esperanto-urbo.de/page.php?pid=55124818 kaj ĉe http://ic-herzberg.de/esperanto/index.html

Korajn salutojn de

Zsofia Korody
prezidanto de AGEI,
estrarano de ILEI

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026