Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 255 (2010-11-01)
33-a Malferma Tago de la CO de UEA, sabato, 27a novembro 2010, 10:00atm - 5:00ptm

Mauro Nervi, prezidanto de la Akademio Literatura de Esperanto, estos la ĉefpreleganto de la 33-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA. Li faros du prelegojn: pri la idea esenco de la Akademio Literatura kaj pri la Esperanta kandidato por la literatura Nobel-premio Baldur Ragnarsson.
Prelgos ankaŭ Etsuo Miyoshi ("Ĉu guto malgranda traboros la monton granitan?"), Katalin Kováts (pri la nova retejo de edukado.net) kaj Heidi Goes (pri instruvojaĝo al Indonezio). Krome libroprezentoj kaj filmoj.
Oni povos profiti de rabatoj (minimume 10%) en la libroservo kaj gajni esperantaĵojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, senpagaj kompreneble, estos varmaj la tutan tagon. Pliaj informoj: http://www.uea.org

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026