Multaj valoraj Esperanto-libroj estas malfacile haveblaj, ĉar ili
elĉerpiĝis. La fako de brokantaĵoj en la Libroservo de UEA jam de longe
proponas solvon por tiuj, kiuj serĉas elĉerpitajn titolojn. Jam de kelka
tempo la brokantaĵoj estas integritaj kun la reta katalogo de la
Libroservo, kiu lastatempe enretigis ankaŭ liston de malnovaj periodaĵoj.
La reta brokantejo troviĝas ĉe katalogo.uea.org/index.php, kie
eblas serĉi deziratan libron tajpante ĝian titolon en la serĉfenestreto.
Eblas ankaŭ foliumi listojn de brokantaĵoj ordigitaj alfabete laŭ la
titolo. Klakante la mendobutonon ĉe la koncerna titolo oni povas meti ĝin
en sian aĉetkorbon, tute same kiel ĉe la "malbrokantaj" eldonaĵoj. Eblas
ankaŭ elŝuti alfabete ordigitan HTML-liston de brokantaĵoj. Meze de
septembro estis listigitaj preskaŭ 1400 titoloj. La listo de brokantaĵoj
ankoraŭ ne ĝisdatiĝas aŭtomate, pro kio tie povas portempe resti ankaŭ
titoloj, kies sola ekzemplero estis vendita lastatempe.
La nova brokantejo de periodaĵoj troviĝas ĉe
katalogo.uea.org/index.php, kie la periodaĵoj estas ordigitaj
alfabete laŭ la titolo. Ĉe ĉiu unuopa numero troviĝas mendobutono por
aldoni ĝin al sia aĉetkorbo. Se oni ne trovas serĉatan revuon aŭ
unuopan numeron, indas reveni de tempo al tempo al la katalogo por vidi,
ĉu ĝi intertempe fariĝis havebla. UEA konstante aktualigas la katalogon
kaj de tempo al tempo ricevas novajn brokantajn revuojn, same kiel ankaŭ
librojn. Se iu revuo ne videblas en la katalogo, tio signifas, ke ĝi
momente ne estas havebla. Inter la periodaĵoj mankas la revuo Esperanto,
de kiu UEA tamen havas unuopajn numerojn kaj eĉ kompletajn jarkolektojn de
multaj jaroj. Pri ili oni povas informiĝi ĉe libroservo ĉe
co.uea.org. (el: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 396, 2010-09-16