Se ankoraŭ frostas en via regiono, venu al la Mediteranea Maro, kie floras mimozoj kaj migdalarboj. Vin atendas amika, familia etoso, belegaj pejzaĝoj, bona ripozo kaj lazura maro!!!
Vi povas plibonigi vian nivelon de Esperanto partoprenante en kursoj.
Gvidantoj de kursoj estos:
1a Kurso:. Stano Marĉek
2a Kurso: Augusto Casquero
3a Kurso: Spomenka Štimec
Posttagmeze, vi mem elektos vian programon: promenado, piedirado en montaro Esterel (kunportu viajn marŝŝuojn), familia vivo ĝis la vespero. Distraĵoj. La studejo estas komforta hotelo "Le Renouveau" en Agay (ĉe Saint-Raphael). Francio
Informoj kaj aliĝoj : Monique Prezioso, 92 alleé des Harkis, FR 83700 Saint-Raphael, Francio, rete: prezmoni ĉe hotmail.com; tel. 0033 (0)4 94 83 06 88 aŭ Christine Graissaguel, Les Iles d’Or, rue du progres, FR 83600 Frejus, Tel. 0033(0)494956618