Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 251 (2010-09-06)
Andoro konkerita

Esperanto floras plejparte en Eŭropo, malgraŭ tio kelkaj eŭropaj landoj simple estas tro malgrandaj por ke estu tie por ĝi loko. Unu el tiuj estas Andoro, lando 65-oble malpli granda ol Belgio, kie laŭ Vikipedio la unusola esperantisto mortis en 1998. Ĉar apenaŭ estas eble organizi esperanto-aranĝon en tiu montara landeto, kie ĉiu loketo tre kostas kaj movado mankas, decidis la partoprenintoj de la junulara renkontiĝo FESTO okazinta en Francio apud Tuluzo fari tien ekskurson. Okazinta la 17-an de aŭgusto 2010 kaj organizita de Marek Blahuš kaj Salomé Hug, ĝi venigis al Andoro 33 junajn esperantistojn el 10 landoj - eble la plej granda kvanto kiu iam ajn kune vizitis ĝin. Plej multaj homoj iras al Andoro por skii aŭ aĉeti, sed ni ne faris tie (nur) tion: Dum promeno tra la ĉefurbo Andoro la Malnova ni per afiŝo reklamis esperanton, kaj kompreneble parolis la lingvon ĉie: ankaŭ en Casa de la Vall - la plej grava konstruaĵo de la lando, kie en unu ĉambro kunvenas ankaŭ la 28-kapa parlamento kun la 7-kapa registaro. Tie la ĉiĉeronino sciis respondadi la esperantlingvajn demandojn de la grupanoj eĉ sen interpretado, ĉar ŝi ja pro la komplika lingva situacio de Andoro regis ne nur la katalunan (oficialan lingvon de tiu lando, kaj nur tiu lando), sed ankaŭ almenaŭ la hispanan, la francan kaj la italan. Andoro ja estas eta, sed tre internacia lando.
-- raportis Marek BLAHUŠ

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026