La lasta numero de Kontakto (2010:3, numero 237), jam disponeblas en la teko de uea plenkolore, kaj baldaŭ alvenos ĉe via hejmo. La ĉi-foja temo estas urboj. Ĝi mencias ekzistantajn urbojn kiel Loveno-la-Nova kaj Brno, kaj ne ekzistantajn el scienc-fikcio. Ankaŭ legeblas artikoloj pri neceseja filosofio, kaj pri homeopatio.
Kontakto konstante ĉasas kontribuojn! Ne hezitu sendi artikolojn al kontakto ĉe tejo.org! La sekvantaj temoj estos:
Numero 238 (2010:4): "Katastrofoj"
Numero 239 (2010:5): "Juneco"
Ankaŭ TEJO tutmonde 140 (2010:2) aperis, kun raporto pri SES 2010, rezultoj de la enketo pri Kontakto malfermita komence de tiu ĉi jaro, raporto pri la estrar-kunveno de la estraro en Aprilo, artikolo pri filmoj en Esperanto kaj recenzoj. Ankaŭ kontribuu vi al TEJO-Tutmonde! (sendu kontribuojn al tejo-tutmonde ĉe tejo.org)
Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1140