En la UK en Havano estis anoncita la fondo de la organizaĵo Esperanto
por UN, kiu laboros por altigi la profilon de Esperanto ĉe Unuiĝintaj
Nacioj kaj por disvastigi informojn pri UN inter la esperantistoj.
UEA havas formalajn rilatojn kun UN kaj Unesko jam ekde la jaro 1954. Per
sia oficejo en Novjorko, UEA flegas tiujn kontaktojn. Laborgrupoj en
Parizo, Ĝenevo kaj Vieno faras similan laboron. De tempo al tempo UEA
prezentas sian vidpunkton pri lingvaj demandoj en kunsidoj kaj konferencoj
de UN kaj Unesko. UEA ankaŭ mem organzias konferencojn kaj seminariojn en
Ĝenevo, Novjorko, Parizo kaj aliloke por atentigi pri la valoro de
Esperanto kiel neŭtrala komunikilo inter la homoj kaj pri la problemo de
lingva malegaleco ĝenerale.
La nova organizaĵo klopodos kreskigi subtenon por la laboro de UEA ĉe UN
kaj Unesko. Por sistema informado pri UN inter la esperantistoj ĝi lanĉos
Esperantan retpaĝaron pri UN kaj Unesko. Ĝi argumentos por subtenado de
UN per informado al la publiko pri ĝia valoro, instruado pri UN en la
lernejoj, konsciigo pri la valoro de internacia ordo, kaj laboro por atingi
la Jarmilajn Evoluigajn Celojn.
Detaloj pri membriĝo, retpaĝaro kaj agadplano de Esperanto por UN estos
publikigitaj baldaŭ.
El Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 394, 2010-08-21