Kunvenis 40 partoprenantoj el 11 landoj (AT, CH, CZ, DE, FR, HU, MG, NL, RO, RU, SE) en la konferencejo HÉT CSILLAG en vilaĝa ĉirkaŭaĵo proksime de la ukraina landlimo. Unuan fojon ĉeestis nian kongreson la prezidanto de la Internacia Esperanto-Instituto en Den Haag, NL. Biblia temo de la kongreso estis: “Inter ili neniu havis mankon”, Agoj 4, 34 La tagoj komenciĝis kaj finiĝis per komunaj preĝoj uzante la preĝ- kaj diservan libron ADORU. Prelegoj kaj kontribuoj de la partoprenintoj riĉigis la programon, ekz. pri Philippe Melanchthon kaj A. Dürer, Charles Darwin/Teilhard de Chardin, Ekumeno, Sören Kirkegaard, Andreo Cseh (1895-1961), Henk de Hoog (KELI-prezidinto 1955-61), UK en Kubo, Ekleziaj tonaloj, Vang-preĝejo (NO/PL), Kantado. En muzikvespero estis prezentitaj hungaraj popolkantoj akompanitaj per citro. En la libera tempo refreŝigis nin la hotela naĝejo. Tuttaga ekskurso gvidis nin al najbaraj vilaĝoj kun reformitaj preĝejoj kaj muelilaj muzeoj, duontaga ekskurso okazis al proksima marĉo per ĉevalĉaroj. La kongreso finiĝis per gaja adiaŭa vespero. Du kongresanoj estis viktimoj de ŝtelistoj en Budapest. La kongresanoj kun pli ol 65 jarojn avantaĝe vojaĝis senkoste en Hungario.
En 2011 KELI 100jariĝos kaj havos kongreson en Podĕbrady, CZ.
Siegfried Krüger