La 95-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninta en Havano (Kubo)
kun 1002 partoprenantoj el 59 landoj,
Konsiderante, ke Unuiĝintaj Nacioj deklaris la jaron 2010 Internacia Jaro
de Interproksimigo de Kulturoj, konstatas
- ke la diverseco de kulturoj en la mondo grave kontribuas al la riĉeco
de la homaro;
- ke jam dum 123 jaroj Esperanto kiel neŭtrala lingvo helpas konstrui
pontojn inter popoloj kaj kulturoj, kaj
- ke la Universalaj Kongresoj de Esperanto, kunigante homojn el plej
diversaj landoj tra la mondo, mem atestas tiun kapablon konstrui pontojn,
Deklaras la deziron de la Esperanto-parolantoj kunagi kun Unuiĝintaj
Nacioj kaj Unesko por stimuli komprenemon inter popoloj kaj samtempe
protekti la identecon de ĉiuj homgrupoj,
kaj invitas Unuiĝintajn Naciojn kaj Uneskon plene eluzi siajn rilatojn
kun Universala Esperanto-Asocio por efike realigi siajn celojn.
Havano, 24 julio 2010
Rim. Oficiala anglalingva traduko de la rezolucio estas jam havebla ĉe
la Centra Oficejo de UEA. Tradukoj en aliaj lingvoj estos haveblaj
poste.
Fonto: N-ro 391 - Gazetaraj Komunikoj de UEA