Karaj, multo okazis, kaj plej freŝa novaĵo estas ke Festo OKAZOS NE PLU en la universitato de Tuluzo SED en DONNEVILLE apud en la plej mojosaj muzikstudioj en la mondo : Ĉe Vinilkosmo kaj sidejo de EUROKKA ! Ne tro for de Tuluzo ;) ĉe la domo de Flo !
Ĉiuj novaĵoj http://www.esperanto-jeunes.org/Tria-Informilo tie ! kaj por atingi la lokon tie http://www.esperanto-jeunes.org/Loko Loko - Kiel atingi la lokon ?
FESTO ! FESTO ! FESTO !</strong> FESTO 2010, la partopreninda
somera renkontiĝo de JEFO, partnere kunorganizata kun la helpo de EUROKKA,
okazos en Donneville (apud Tuluzo), de la 13a ĝis la 20a de aŭgusto, kun
karavano de IJS kaj BEMI al FESTO.
Festo sendube, estos La Esperanto-Muzika festivalo de la Somero !
Ĝi estos subĉiela somera festivalo en granda tereno kie partoprenantoj
tendumos ĉu en individuaj tendoj ĉu en granda tendego.
La programo ne ŝanĝiĝis kaj restos la sama krom ke Kim J. Henriksen de
“Hotel Desperado” sin anoncis surprize kaj koncertos vendrede
13an kiel stelula artisto dum la interkona programo.
Programon vidu ĉe http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/248958
Bonvenon al FESTO kaj aliĝu se vi ankoraŭ ne faris .. restas kelkaj
lokoj por tendfestumi.