Lastaj tagoj por profiti la lastan someran kongreson, de la 20a ĝis la 21a ĝis la 28a de aŭgusto ĉi-jare. Ĉe la maro apud Venecio, la stando de Linjano atendas vin kaj viajn amikojn. Ne-italoj ricevas 50% rabaton de la aliĝkotizo: nur 45 eŭroj. Junuloj, familianoj, handikapuloj ankaŭ ricevas saman rabaton. Infanoj ĝis 14-jaraj aliĝas senpage.
Loĝado estas aparte malmultekosta: 7 plenaj tagoj, inkluzive ĉiuj manĝoj, kostas nur ek de 260 euroj, en bela turisma vilaĝo ĉe la plaĝo, kun olimpika naĝejo kaj ĉiuspecaj sportejoj. Ĝis hodiaŭ aliĝis jam 256 samideanoj el 33 malsamaj landoj.
Lastaj tagoj por mendi la ok ekskursojn al Venecio, al Triesto, al Udine, al Treviso, al San Daniele, al Gorico, al Palmanova, al la Natura rezervo de rivero Stelo: ĉiu belaj, ĉiuj malmultekostaj, ĉiuj tre verdaj. Ankoraŭ por ili ĉiuj estas kelkaj liberaj lokoj.
Kursoj, seminarioj, prelegoj, ekzamenoj estas jam elekteblaj en la programo en la retpaĝoj http:/italakongreso.esperantoitalia.it . Same kiel koncertoj, filmoj, teatraĵoj, ludoj ktp.
Aliĝu tuj, antaŭ ol riski tion forgesi, ĉe la retpaĝoj kongresaj: http:/italakongreso.esperantoitalia.it
Bruĉjo Kasini - Brunetto Casini retpoŝto: esperanto ĉe edistudio.it, skajpo: edistudio54 tel. 050 982955, +39 329 7463600, +48 694 681873