La Komitato de UEA povis efike eklabori en sia unua kunsido en Havano
sabaton, la 17-an de julio, ĉar diference de kunsidoj eĉ en pluraj
eŭropaj UK-oj, ĝi havis kvorumon tuj je la komenco. Ĉeestis komence 26
komitatanoj; fine de la kunsido la nombro estis jam 36, nome 32 komitatanoj
A, 3 komitatanoj B plus unu intertempe elektita komitatano C.
La ĉefa tasko en la sabata kunsido estis la elektoj. La Komitato
voĉdonis per sekreta baloto pri la proponoj de la Elekta Komisiono, kiujn
ĝi ricevis jam en majo. Unue estis elektitaj komitatanoj C. Ĉiuj ses
kandidatoj sukcesis en la voĉdonado. Por Loes Demmendaal voĉdonis 24,
kontraŭ 1 kaj 2 sindetenis; Paulo Branco ricevis respektive 21, 4 kaj 1;
Jean Codjo 20, 4 kaj 2; Josep Franquesa Sole 20, 5 kaj 1; Stefano Keller
20, 0 kaj 6; kaj Marcel Delforge 19, 1 kaj 6.
Sekvis la elekto de la Estraro por la periodo 2010-2013. Probal Dasgupta
estis reelektita kiel prezidanto per 26 por, 2 kontraŭ kaj 4 sindetenoj.
Claude Nourmont kiel vicprezidanto ricevis respektive 26, 4 kaj 2 voĉojn,
kaj Barbara Pietrzak kiel ĝenerala sekretario per 27, 4 kaj 1 voĉoj. Same
kiel antaŭe, Nourmont plu respondecos pri edukado, kulturo kaj kongresoj
kaj Pietrzak pri informado. Loes Demmendaal reelektiĝis kiel estrarano pri
financo kaj administrado per 28, 2 kaj 2 voĉoj. Tri estraranoj estas
novaj: Maritza Gurierrez pri landa kaj regiona agado (resp. 26, 3, 3),
Stefano Keller pri eksteraj rilatoj (24, 3, 5) kaj Amri Wandel pri scienca
kaj faka agado (23, 5, 4). Kvankam ne en la tuj antaŭa periodo, Gutierrez
estis estrarano jam pli frue dum unu mandato kaj Wandel dum du mandatoj.
Kiel komitataj reviziantoj estis elektitaj Paulo Branco kaj Marcel
Delforge unuanime. Ambau ricevis 29 porajn voĉojn; du sindetenis. Simile
elektiĝis ankaŭ la membroj de la Financa Komisiono. Flory Witdoeckt
ricevis 30 porajn voĉojn kun 1 sindeteno, Gianfranco Polerani resp. 29 kaj
2, kaj Josep Franquesa Sole 28 kaj 3.
Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 389, 2010-07-18