Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 248 (2010-07-23)
E-Redakcio de PR dum la 95-a UK en Havano

Karaj Geaŭskultantoj, Karaj Radioamikoj,
Jam de kelkaj semajnoj en la Pola Radio daŭras la retrorigarda ciklo kaj dume mankas – malgraŭ demandaj intervenoj - pli precizaj informoj pri tio, kiam revenos la ĝisdata emisiado de niaj programoj.
Ni tutkore dankas al ĉiuj geamikoj de nia redakcio, al ĉiuj geaŭskultantoj, kiuj daŭre sekvas niajn programojn kaj trovas ankaŭ tiuformulajn E-elsendojn interesaj kaj informaj. Ilin senĉese eblas aŭskulti kaj elŝuti ĉe la kutima adreso - http://www.facebook.com/l/2d3c1vKBi8yl9YqASOwGIxFnBsw;www.polskieradio.pl/eo. Kaj ĉe la konataj adresoj esperanto ĉe polskieradio.pl kaj barbarinella ĉe gmail.com ni senĉese atendas reagajn leterojn de niaj geaŭskultantoj.
Tiuj adresoj troviĝas ankaŭ sur la paĝoj de la >fejsbuka< grupo Amikaro de la PR en Esperanto (http://www.facebook.com/group.php?gid=326997163456) kaj ni ĝojas konstati, ke ĝi senĉese – kvankam nun iom malpli rapide - vastiĝas kaj jam kunigis 910 geamikojn de nia redakcio.
Grandpaŝe proksimiĝas la 95a UK de Esperanto en Havano. Nunjare nur unu perosono reprezentos nin dum la Havana UK. Ni ne scias, ĉu eblos ĝisdate raporti el Havano, sed ĉeestanta la kongreson red. Barbara Pietrzak faros sian eblon por registri laŭeble multajn sondokumentojn kaj ĉeokaze intervjuojn, interparolojn, opiniinterŝanĝojn. Pri tio ni ja informis en nia programo la 12-an de julio.
Sed, la Universala Kongeso tradicie estas ankaŭ la okazo renkontiĝi kun niaj geaŭskultantoj por en rekta interparolo aŭskulti iliajn opiniojn, dezirojn kaj atendojn. Same estos nunjare. Barbara do atendas ĉiujn aŭskultantojn kaj radioamikojn de la E-Redakcio de PR ĉe nia stado kadre de la Movada Foiro – sabate, la 17-an de julio je la 19-a horo. Kiel kutime ankaŭ dum la havana UK okazos tradicia renkontiĝo de amikoj de la Esperantlingva Radiofonio, la tn. AERA. Ĝi estas planita por ĵaŭdo, la 22-a de julio je la 12-a horo. La nomon de la salono bv. konsulti anticipe en la Kongresa Libro.
Senĉese atendante viajn korespondajn reagojn ni volas certigi vin, ke ili ĉiuj ĉiam gravas en nia laboro, eĉ en la nuna retrorigarda periodo. Ni memorigas niajn adresojn: esperanto ĉe polskieradio.pl kaj/aŭ barbarinella ĉe gmail.com
Nia adreso por la paperaj leteroj kaj sendaĵoj estas: E-Redakcio de Pola Radio, Al. Niepodleglosci 77/85, 00-977 Warszawa, Pollando.
Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn! Aliĝu al la amika rondo de la Esperantlingva Radiofonio !
Amike kaj kore, Esperanto Redakcio de Pola Radio

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026