Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 247 (2010-07-10)
Somera festo en Jüterbog 2010, 21.aŭgusto, Germanio

Ĉijare Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio invitas al la somera festo sur la grundo de familio Langer en Jüterbog, Ziegelstraße 35.

Sabate, je la 21-a de aŭgusto 2010 ekde la 14-a horo (13:00 h publika estrarkunsido) atendos vin ĝardeno kun tenistablo kaj kradorostilo en bela miljaraĝa urbo, kiu situas sude de Berlino.

Tranoktemuloj (2009-08-21/22) kunportu tendon kaj dormsakon aŭ memstare turnu sin al http://www.jueterbog.eu/cms/front_content.php?idcat=182, la listo de la gastigantoj en Jüterbog. Por manĝaĵoj kaj trinkaĵoj zorgos Carola Langer kaj Peter Kühnel de la asocieto Eo-domo Michendorf.

Kotizo: 5,00 €; (Rabatita: 2,50 € (poloj, senlaboruloj, studentoj, infanoj))

Ĉifoje la distanco inter Berlino kaj la festejo estas iomete pli granda, pro tio bv. doni informon pri via partoprendeziro al

Ulrich Wilke, Hufelandstr. 31, D-10407 Berlin, Tel.: (030) 4247686, poŝtel.: (0173) 4449290, epoŝto: plantago ĉe gmx.de, por berlinanoj, speciale por uzi komunajn biletojn por al- kaj revojaĝo;

s-ino Carola Langer, Ziegelstraße 35, D-14913 Jüterbog, nur epoŝte: carola-langer ĉe web.de, por brandenburgianoj kaj poloj

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026