Venu por edifo kaj amuziĝo pri: Astronomio; Tajĝiĉjŭano;
Libro-bindado; Brazilaj dancoj; Teatraĵoj-skeĉoj; Kantu-Dancu; Nova
lingvo-ludo; Verki poezion por kanto; Tradukado de Privat el la franca;
Historio de TESPA
Venu por kulturi arton en: Spektaklo ''Ludoviko
Lazaro''; Muzika prezento de pola bardo sen barbo
Venu por paroli kaj lerni Esperanton per: Baza kurso laŭ rekta metodo
(Cseh) aŭ por dubemaj francoj; Ludu por paroli; Trejni konversaciadon;
Komentado de tekstoj; Tradukado el la franca de E. Privat
Bonvenigas kastelo Greziljono, okcidente de Parizo. La Kulturdomo proponas
restadojn en la kastelo de la 17a de julio ĝis la 14a de aŭgusto 2010. Vi
povas elekti la daŭron de via restado (laŭtaga tarifo) aŭ resti
tutan semajnon (ĉioinkluziva prezo), partopreni semajnan kurson por
plulerni Esperanton (60 €) aŭ ĉeesti nur kulturan aktivaĵon (30
€). Elektu vian propran formulon.
Por ĉiu semajno afiŝatas unue la 1a, 2a, 3a niveloj de la Esperanto-kursoj kaj sekve la aliaj aktivaĵoj. Ĝeneralajn informojn pri la taga horaro legu en la rubriko Disvolviĝo de restado.