Ĉu vi faris, faras aŭ faros iun gravan agadon por Esperanto, kaj ŝatus informi pri tio? Aŭ ĉu vi ĉeestis interesan Esperanto-aranĝon, pri kiu indas raporti al aliaj? Aŭ ĉu vi volas anonci pri iu okazonta junulara Esperanto-aranĝo? En ĉiuj ĉi kazoj, oni invitas vin kontribui al TEJO Tutmonde. TEJO Tutmonde estas la oficiala pri-movada gazeto de TEJO, kaj ĝin ricevas ĉiuj TEJO-anoj. Ĝi akceptas ĉiujn kontribuojn, kiuj rilatas al la Esperanto-movado, kun prefero al la junulara Esperanto-movado. Sendu viajn kontribuojn al tejo-tutmonde(ĉe)tejo.org.