La reta filmbulteno "UEAviva" pliriĉiĝis per nova 7,5-minuta eldono,
kiu konsistas el du eroj. Unue prezidanto Gregor Hinker kaj estraranino
Oleksandra Kovyazina raportas pri la aprila kunsido de la TEJO-estraro. En
la dua la usona verkistino Esther Schor rakontas pri sia vizito al
Biblioteko Hector Hodler, kie ŝi kolektis materialojn por sia nova libro.
UEAviva n-ro 7 estas videbla ĉe:
www.youtube.com/ueaviva#p/a/u/0/73HVmezzVmQ