La Esperanto-Grupo Essen invitas vin partopreni la 4-an Transliman Renkontiĝon Esperantistan de la Esperanto-Grupo Essen (TRE-EGE). Ĉifoje ĝi okazos sabaton, la 29-an de majo je la 11.30 h en Essen, la ĉijara Kultura Ĉefurbo de Eŭropo. Ĝuu la tagon vizitante interesajn lokojn, promenante tra bela pejzaĝo, piknikante, je la frua vespero manĝante en restoracio kaj antaŭ ĉio babilante Esperanton.
Por ke ni pli bone povas plani la renkontiĝon, ni petas vin aliĝi sufiĉe ĝustatempe sub la retadreso ludger.schmeink ĉe esperanto.de. Krome mi petas vin indiki, ĉu vi volas vespermanĝi aŭ ne en la restoracio. Kiam la planado estas finfarita, ĉiu aliĝinto ricevos itineron.
Korajn salutojn de Ludger Schmeink