Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 243 (2010-05-14)
IJS kaj la Lingva Festivalo, de la 3-a ĝis la 9-a de aŭgusto, en la urbo Pécs, Hungario

Ĉu vi jam scias kion fari dum la someraj ferioj? Ĉu vi emus pasigi semajnon inter multaj junaj esperantistoj, kune dancante, kantante, ludante, gustumante bongustan hungaran vinon, fervore batalante per via akvopistolo? Venu al Hungario ĉi-somere! Aliĝu al IJS!
Kadre de IJS 2010 ni planas organizi Kulturan Lingvan Festivalon, dum kiu la diversnaciaj partoprenantoj povas prezenti iun tipan nacian dancon/kanton/manĝaĵon/vestaĵon/ludon en publika loko. La celo de la festivalo estas ne nur prezenti naciajn specialaĵojn de la diversaj landoj sed ankaŭ demonstri la helpan rolon de Esperanto en la kulturaj rilatoj inter la landoj. Nia celo estas organizi grandan, amuzan aranĝon kiu allogos multajn personojn. Por tio ni petas ankaŭ vian helpon.
La urbo Pécs estas unu el la Europaj Kulturaj Ĉefurboj en 2010. Ni planas organizi iun specialan programeron al kiu kontribuus esperantistoj el la fraturboj de Pécs.
Do se vi venas el la sekvaj urboj aŭ vi konas esperantistojn kiuj vivas tie, nepre kontaktu Petra (p punkto smideliusz ĉe gmail punkto com)
La fraturboj de Pécs:
Osijek – Kroatio, Fellbach – Germanio, Graz – Austrio, Lyon – Francio, Terracina – Italio, Lahti – Finnlando, Cluj Napoca – Rumanio, Arad – Rumanio, Novi Sad – Serbio, Kütahya – Turkio, Seattle – Usono, Tucson - Usono

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026