Ĉu vi jam scias kion fari dum la someraj ferioj? Ĉu vi emus pasigi
semajnon inter multaj junaj esperantistoj, kune dancante, kantante,
ludante, gustumante bongustan hungaran vinon, fervore batalante per via
akvopistolo? Venu al Hungario ĉi-somere! Aliĝu al IJS!
Kadre de IJS 2010 ni planas organizi Kulturan Lingvan Festivalon, dum kiu
la diversnaciaj partoprenantoj povas prezenti iun tipan nacian
dancon/kanton/manĝaĵon/vestaĵon/ludon en publika loko. La celo de la
festivalo estas ne nur prezenti naciajn specialaĵojn de la diversaj landoj
sed ankaŭ demonstri la helpan rolon de Esperanto en la kulturaj rilatoj
inter la landoj. Nia celo estas organizi grandan, amuzan aranĝon kiu
allogos multajn personojn. Por tio ni petas ankaŭ vian helpon.
La urbo Pécs estas unu el la Europaj Kulturaj Ĉefurboj en 2010. Ni
planas organizi iun specialan programeron al kiu kontribuus esperantistoj
el la fraturboj de Pécs.
Do se vi venas el la sekvaj urboj aŭ vi konas esperantistojn kiuj vivas
tie, nepre kontaktu Petra (p punkto smideliusz ĉe gmail punkto
com)
La fraturboj de Pécs:
Osijek – Kroatio, Fellbach – Germanio, Graz – Austrio,
Lyon – Francio, Terracina – Italio, Lahti – Finnlando,
Cluj Napoca – Rumanio, Arad – Rumanio, Novi Sad – Serbio,
Kütahya – Turkio, Seattle – Usono, Tucson - Usono