Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 242 (2010-05-03)
VARIA TEMARO EN LA HAVANA IKU

Internacia Kongresa Universitato allogas en la lastaj jaroj multe da prelegproponoj de universitatanoj kaj aliaj fakuloj. Por prelegi en ĝia 63-a sesio dum la 95-a Universala Kongreso de Esperanto en Havano (17-24 julio 2010) estis 20 kandidatoj, t.e. pli ol duoblo de la naŭ prelegoj, kiuj konsistigos la programon de IKU. Ĉar aldone la kvalito de la proponoj estis tre alta, la tasko de la speciala UEA-komisiono, kiu prijuĝis ilin, ne estis facila. La finan decidon faris la Estraro de UEA, kiu plene sekvis la rekomendon de la komisiono.
En Havano okazos jenaj naŭ IKU-prelegoj, kiuj traktos plej diversajn temojn: kulturo, literaturo, lingvo, esperantologio, fiziko, medio kaj medicino.
La prelegotekstoj aperos en la t.n. IKU-libro, lanĉota en la UK. Kelkaj antaŭaj IKU-libroj estas ankoraŭ haveblaj ĉe la Libroservo de UEA. Pluraj IKU-libroj estas konsulteblaj en la IKU-sekcio de la kongresa retejo de UEA, kie baldaŭ aperos ankaŭ la resumoj de la ĉi-jaraj prelegoj: www.uea.org/dokumentoj/IKU/index.html (el: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 377, 2010-04-23) Legu pli: http://www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=377

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026