Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 241 (2010-04-21)
Gajnintoj de la konkurso 'Partoprenu IJK-n'

Aprilo 2010. TEJO kun ĝojo anoncas ke en 2010 tri homoj ricevos subtenon por vojaĝi al IJK en Kubo.

TEJO disponigis 1500 eŭrojn por la konkurso. Ĉi-foje la prijuĝo estis aparte malfacila pro la kvalito de la kandidatiĝoj kaj la nombro da partoprenantoj. La jenaj partoprenantoj ricevos partan repagon de siaj kotizoj al IJK en Kubo kaj/aŭ vojaĝkostoj:

- s-ino Luana Araújo de França el Brazilo. Ŝi neniam partoprenis en IJK ankoraŭ, sed estas vic-prezidanto de regiona asocio en Brazilo kaj jam kunorganizis regionan esperantan aranĝon.

- s-ino Tina Tišljar el Kroatio – Tina estas aktiva en la Kroata Esperanta Asocio, kaj kunorganizas kaj ĉeforganizas MIROn en Kroatio. Ŝi jam kelkfoje partoprenis en IJK kaj ĉiam ŝia helpo estis tre rimarkinda.

- s-ro Roger Gotardi el Brazilo. Roger aktivas en BEJO kaj regiona brazilo asocio, kaj aldone laboras por la revuo La Karavelo. Li neniam antaŭe partoprenis en IJK.

La kandidatoj estis prijuĝitaj laŭ aktiveco, motiveco kaj taŭgeco de ilia partopreno al la programo de IJK.
Ni gratulas ilin kaj ankaŭ salutas la malvenkintojn, ĉar multaj el ili ankaŭ meritis akiri la subvencion.

Ĝuu Kubon!

TEJO ĉiujare disdonas subvencion el la fonduso "Partoprenu IJK-n" por finance helpi al aktivuloj vojaĝi al kaj partopreni en IJK. Aperas alvoko al kandidatiĝo en la komenco de ĉiu jaro. Kandidatiĝu sekvajare! Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1061

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026