Kiam oni faras ion la duan jaron sinsekve, tempas paroli pri tradicioj. La tradicia printempa renkontiĝo de SEJU, Anemona renkontiĝo, okazos ĉi-jare la 14an ĝis la 16a de majo en Lesjöfors, Värmland. Kiel kutime ni fariĝos gaja aro da junuloj, kiuj umos, kuiros ekskvizitan manĝon kaj ĝenerale pasigos kune neforgeseblan semajnfinon. Legu pli: http://seju.tejo.org/ar2010/