KLERIGSESIOJ organizataj de Interkultura Centro Herzberg/Germana
Esperanto-Centro (studmoduloj por spertiĝi pri Esperanto-gramatiko,
literaturo, kulturo kaj metodiko) okazos dum PSI (Printempa Semajno
Internacia) en St. Andreasberg, proksime al Herzberg am Harz.
EKZAMENOJ: eblos trapasi UEA ekzamenojn laŭ la Komuna Eŭropa
Referenckadro (KER) en niveloj B1, B2, C1. La parola parto estos iam dum la
semajno, la skriba okazos la 8an de aprilo inter 13:30-17:30. (Eblas aliĝi
ankaŭ nur al la parola parto aŭ nur al la skriba.) Aliĝilon vi trovas
ĉe http://edukado.net aŭ bv. anonci vin ĉe Zsófia Kóródy per
http://ic-herzberg.de Kontakto.
Detaloj pri la programo kaj la ekzamenoj sur la paĝaro de PSI
http://www.esperanto.de/psi/news/lingva-ekzamen-oferto-dum-psi.-aligu-nun
Detaloj pri la studsesioj/klerigmoduloj ĉe
http://esperanto.de/agei Instruistaj kursoj
Multajn salutojn de Zsofia Korody, prezidanto de AGEI, komisiito de GEA por instruado