La esperanta Vikipedio organizas dum aprilo grandan konkurson por instigi verkadon. Tiu konkurso estas malfermita al ĉiuj kiuj pretas kontribui, spertaj vikipediistoj aŭ ne.
La konkurso premias ne nur kvanton, sed ankaŭ grave kvaliton juĝante la plibonigadon de artikoloj kaj aprezante bonan laboron de la plej lertaj kontribuantoj. Legu pli: http://tejo.org/eo/vikipedia_konkurso