Jam la tria fizika lernu!-renkontiĝo okazos en okcidentslovaka
banurbo Piešťany, situanta 80 km for de la slovaka ĉefurbo
Bratislava kaj 160 km de Vieno, ĉefurbo de Aŭstrio.
La programo konsistos el kelkaj partoj:
- Antaŭtagmeze - instruado pri Esperanto;
- Posttagmeze - ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, sportoj,
laborgrupoj ktp.;
- Vespere - Nacia kaj Internacia Vesperoj, koncertoj,
filmo-spektado, diskoteko...
Esperanto-instruadon gvidos spertaj Esperanto-instruistoj en 4 grupoj,
laŭ la lingvo-nivelo.
Pri la lernu!-programeroj zorgos lernu!-teamo. Eblos
ĉeesti prezenton pri lernu.net, pri la traduk-sistemo de la paĝaro k.s.
Vi estos bonvena iam ajn demandi aŭ proponi ion ajn, rilate al la
paĝaro.
Novaĵoj por 2010:
- "Flugiloj de malfacila vento" - okazos seminario por instruemuloj!
Ĉiujn instruemajn esperantistojn kun relative bona E-nivelo (B1-C1) ni
invitas ĉeesti la porinstruistan seminarion, sub la gvido de
ILEI-spertuloj. La "Flugiloj"-seminarioj okazas jam ekde la jaro
2003, enkadre de E-aranĝoj (pli da detaloj troviĝas en la parto
Instruado).
- Ekzamenoj de UEA laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro
(KER): B1, B2, C1. Eluzu raran eblon ekzameniĝi pri via Esperanto-scio,
laŭ la nova komuna eŭropa referenckadro pri lingvoj (detalojn pri la
KER-ekzamenoj vidu ĉe Instruado).
- Seminario de TEJO "Instigi Kreemon" - tiu ĉi aktivula trejnado
celos instigi freŝan pensmanieron kaj krei novajn ideojn aŭ projektojn
(pliajn detalojn vidu ĉe Instigi Kreemon).
Legu pli:
http://eo.lernu.net/pri_lernu/renkontighoj/SES/index.php