Kio estas JER? Bonega ebleco por ĉiuj hungaroj kaj eksterlandanoj kiuj
volas renkontiĝi printempe amuziĝi kaj praktiki la lingvon dum longa
semajnfino. :) JER estas kutima renkontiĝo de hungaraj junuloj kie la
novuloj povas speri Esperantan vivon ĉe ni kun la helpo de spertaj
helpemaj partoprenantoj. Nia celo estas montri kaj la lingvon kaj la
esperantan movadon al ĉiuj kiujn interesas nia mondo kaj praktiki
Esperanton ke poste ĉiuj junuloj povu partopreni pli da renkontiĝo, eĉ
eksterlandajn. Ne forgesu ke la aliĝo al JER 2010 eblas ĝis la 22a de
marto! Pri renkontiĝo JER 2010 vi povas legi pliajn detalojn ĉi tie:
http://www.ijs.hu/?q=eo/node/138
organizanta grupo de HEJ