Ekstere malvarmas, grizas aŭ blankas - sed estas espero :) Ankaŭ ĉi-jare certe revenos printempo kaj somero – kaj ĉi-jare eblos renkontiĝi PRINTEMPE kaj SOMERE kun EsperantoLand, ambaŭ en la regiono de Eifel, meze inter Kolonjo kaj Trier. La informaj paĝoj kun aliĝilo nun enretas: http://www.esperantoland.org/printempe/ kaj http://www.esperantoland.org/somere/ . (La retpaĝoj por NR kaj NIS, denove en Saarbrücken, pretos post nelonge.)