Jam eldoninte du komikslibretojn (Rat-Man kaj Diabolik), projekto RoMEo
nun serĉas ajnan nacian asocion aŭ lokan grupon por kune daŭre riĉigi
la komiksan fakon de esperantista literaturo (kaj, ankaŭ, iom la poŝoj de
tiu asocio/grupo). Ĉi-foje, verŝajne, post la krimoj de Diabolik, oni
revenos al la ridema flanko de la vivo, pere de la amuzegaj bildstrioj de
Lupo Alberto, kies aventuroj jam publikiĝis en multaj landoj. Asocio aŭ
klubo, kiu dezirus ilin eldoni kune kun IEJ kaj Edistudio, kiuj jam pretas
komenci, bonvolu rapide sin anonci rekte al la retadreso
daniele.binaghiĈEesperanto.it
Daniele BINAGHI, projektestro RoMEo
pluaj informoj: http://www.pecorElettriche.it/Esperanto/RoMEo kaj
http://www.lupoalberto.it/