Venu al Roskilde Festivalo! Senpaga renkontiĝo kun multe da muziko! Kaj iom da laboro! Dana Esperanta Junulara Organizo (DEJO) kaj Festoklubo organizas senpagan esperantistan renkontiĝon en Danio dum Roskilde Festivalo, kiu estas la plej granda muzikfestivalo en Norda Eŭropo. Ĉi-jare ni invitas 100 esperantistojn al festego kun 175 muzikgrupoj. La festivalo okazos inter la 27a de junio kaj 5a de julio 2010. Kontraŭ 24 horoj da laboro dum la festivalo ni provizos al la partoprenantoj: senpagan enirbileton, loĝlokon en tendo kaj vegetaran manĝaĵon. Pliaj informoj kaj aliĝilo troviĝas ĉe http://roskilde.festoklubo.dk