La elekto de Hanojo kiel la urbo de la 97-a Universala Kongreso de Esperanto en 2012 estis la plej rimarkinda decido de la Estraro de UEA, kiu kunsidis en sia plena konsisto en la Centra Oficejo ekde la 10-a ĝis la 12-a de januaro. Ĝis la lasta momento ankaŭ la korea urbo Busan konkursis, kun alloga oferto, pri la rajto okazigi la Kongreson, sed post longa diskuto la Estraro decidis favore al la vjetnama ĉefurbo. La Esperanto-movado de Vjetnamio havas jam longan historion, sed la Universalan Kongreson ĝi gastigos por la unua fojo. Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=357 (el: Gazetaraj Komunikoj N-ro 357 (2010-01-12))