Ĉijare, italaj esperantistoj havas plian kialon por inviti ankaŭ junajn familiojn al IJF, kiu okazos de la 31-a de marto ĝis la 6-a de aprilo 2010 en la vilaĝo Roncegno, en la mirinda montara regiono Trentino: ĉiutage dum la posttagmezo funkcios speciala infanejo, por la plezuro de la junaj - kaj junegaj - filoj de Esperanto-familioj! Por pliaj informoj, vizitu la festivalan retejon (http://iej.esperanto.it/ijf/2010/index.eo.php) aŭ rekte kontaktu Italan E-Junularon (iej ĉe esperanto.it). La unua - kaj plej malmultekosta - aliĝperiodo finiĝos la 31-an de januaro 2010.