Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 234 (2010-01-08)
Emblemo de IJK en Kubo

Jen ĵus elektita emblemo de la 66-a Internacia Junulara Kongreso, kiu okazos inter la 24-a kaj 31-a de julio 2010 en ĉarma kampadejo de Santa Cruz del Norte. Oficialigon de la emblemo baldaŭ sekvos paĝaro de la aranĝo. En la unua duono de januaro aperos tie kotiztabelo kaj aliĝilo. Lige kun tio, kompreneble la unua aliĝperiodo estos pli longa ol kutime kaj daŭros minimume monaton ekde apero de aliĝilo. Tuj antaŭ IJK en Havano okazos la 95-a Universala Kongreso de Esperanto. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1029

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026