Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 234 (2010-01-08)
Kontakto 2009:6 haveblas rete

La pdf-versio de "Kontakto 2009:6" jam haveblas ĉe la Reta Jarlibro de UEA (por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/ kaj ensaluti tie, poste elektu la sekcion "Teko"). La numero rezultis tre diverstema, do mi esperas, ke ĉiu el vi trovos ion interesan.

Mi varme gratulas ĉiujn okaze de la jar-ŝanĝaj vestoj kaj invitas legi Kontakton kaj kontribui al ĝi ankaŭ sekvajare. La eventualaj temoj de la baldaŭaj numeroj estos:

K-to 235, 2010:1. MODERNA ARTO. Planata limdato: la 1a de februaro.

K-to 236, 2010:2. MEDICINO - TRADICIA KAJ SCIENCA. Planata limdato: la 15a de marto.

La temoj povas esti "ŝovitaj" aŭ ŝanĝitaj depende de la venintaj kontribuoj, sed neniu via artikolo estos superflua!

Krome, bonvolu atenti, ke daŭre okazas la reta enketo, kies celo estas plibonigo de la revuo. Bonvolu viziti la paĝon http://tejo.org/limesurvey/ kaj informi pri ĝi viajn amikojn!

Amike,

Paŭlo Moĵajev, Kontakto-redaktoro, Kontakto ĉe tejo.org

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026