Dum ĉi-jara UK en Bjalistoko okazos aparte interesa Junulara Programo. Kadre de ĝi okazos inter alie Aktivula Trejnado, diversaj prezentadoj, renkontiĝoj kun interesaj homoj en Salono de Junularo, Kultur-Lingva Festivalo kaj... unua koncerto de brazila metalgupo Supernova!
Por sperti tion aliĝu ĉe http://www.uea.org/kongresoj/uk_2009.html (prefere tuj, ĉar favorpreza aliĝperiodo daŭras ankoraŭ ĝis la 31-a de marto. Gejunuloj naskiĝintaj en la 1989-a jaro kaj poste aliĝas SENPAGE!
Krome ekzistas speciala malmultkosta loĝpropono por junularo. Temas pri amasloĝejo, kie tuta semajno kostos nur ĉirkaŭ 20 eŭrojn (depende de kurzo de zloto).
Atentu! La propono validas ekskluzive por junularo ĝis la 29-a vivojaro kaj ne troveblas en la UEA-paĝaro. Por rezervi lokon en malmultkosta amasloĝejo sendu mesaĝon al viavento@onet.eu kun konfirmo de via aliĝo ricevita de UEA.
Amike, LukiZ