Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 215 (2009-04-04)
Ekzameniĝu en Esperanto dum IJK en Ĉeĥujo!

Ĉu vi jam havas atestilon pri via scio de la internacia lingvo? Se aliĝos sufiĉaj interesatoj, okazos dum la IJK en Liberec la novtipaj ekzamenoj en Esperanto (niveloj B1, B2, C1) kontraŭ avantaĝa prezo: danke al subteno de UEA la ekzamenkotizoj en la enkonduka jaro 2009 estas subvenciataj. La novtipaj ekzamenoj kongruas kun la Komuna Eŭropa Referenckadro, kiu konformas al la postuloj de la Konsilio de Eŭropo. Interesatoj pri ekzameniĝo je la niveloj B1, B2, C1 bonvolu kiel eble plej rapide skribi al <ijk.ekzamenoj@esperanto.cz>.

- Informaro pri la novtipaj ekzamenoj: http://tinyurl.com/ca73rr
- Kotizekzemploj: http://tinyurl.com/d3tupz
- Detala kotizlisto: http://tinyurl.com/dz5e6u

Petr Adam Dohnálek,
responsulo pri la lingvoekzamenoj dum IJK 2009 en Liberec'

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026