Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 214 (2009-03-20)
Unua rep-disko en Esperanto !

Jen nova varbada video estas videbla ĉe http://farbskatol.net

La Pafklik eldonas la unuan hiphopan albumon 100% en Esperanto! Per altkvalita sono rekte el suburba Parizo, la du repistoj alĵetas acidajn, humurajn kaj politikajn vortojn. La albumo enhavas diversajn stilojn: de G-funka repo kun dolĉaj virinaj ritmenblusaj (R&B) voĉoj, rep-metala, ĝis hardkora stiloj. Fekbonaj kaj mojosaj furorkantoj kiel "Bum bum kanabis", "Komerca" kaj kompreneble "Fek al Esperanto".

Krome en la KD, 14 titoloj instrumentaj laŭ mp3 versio por la ŝatantoj de karaokeo.



La Pafklik - Fek al Esperanto Vinilkosmo-2009


=> KD jam aĉeteblas (16 EUR + sendokosto) http://www.vinilkosmo.com
=> Tri titoloj jam aŭskulteblas: http://www.pafklik.com, http://pafklik.ipernity.com

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026