“La pedagogio de Esperanto antaŭ la defioj de interkultura komunikado” estas la temo por ĉijara ILEI konferenco, kiu okazos la 17-25an de julio en Krakovo, Pollando kaj de konferenca Simpozio, kiu okazos ĵaude, la 23an de julio. Unu el celoj de konferencaj Simpozioj estas ebligi kunvenon kaj kunlaboron de esperantistaj sciencistoj kun neesperantistaj sciencitoj de loka medio.Tiucele estas proponataj minimume du laborlingvoj: esperanto kaj la oficiala lingvo de la gastiganta lando (kompreneble, kun tradukoj) - ĉifoje la pola. Limdato por la unua aliĝperiodo estas la 31a de Marto 2009.
Informoj pri la konferenco, ĝia programo, urbo, partoprenkondiĉoj en http://ilei.info/konferenco/2009/konferenco_2009.php
Reta aliĝilo en http://ilei.info/konferenco/alighilo2009.php .Vi ĉiam estas bonvena skribi al: Maùgosia J. Komarnicka margareta.ilei.pollando@gmail.com ― ĉefa loka organizanto, Radojica Petroviã rade@ikso.net ― prezidanto de ILEI, Sjoerd Bosga sjoerd@esperanto.se ― kasisto de ILEI.
Organizantoj