Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 214 (2009-03-20)
Somera Esperanto-Studado (SES-2009) okazos inter la 10-a kaj la 18-a de julio 2009. Ĉi-jare kun jam la dua fizika lernu!-renkontiĝo!

La aranĝon gastigas malgranda slovaka urbeto Modra-Harmónia, nur 30km de la ĉefurbo Bratislava kaj 90km de Vieno.


La programo konsistos el kelkaj partoj:


- Antaŭtagmeze - instruado de Esperanto;


- Posttagmeze - ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, sportoj, laborgrupoj ktp.;


- Vespere - Nacia kaj Internacia Vesperoj, koncertoj, filmo-spektado, diskoteko...


Esperanto-instruadon gvidos spertaj Esperanto-instruistoj en 4-5 grupoj, laŭ la lingvo-nivelo. Fine de la aranĝo la partoprenontoj ricevos atestilojn pri 26-hora kurso laŭ la niveloj de nova eŭropa referenckadro pri lingvo-instruado de A1 ĝis C1. Pliaj informoj: http://eo.lernu.net/pri_lernu/renkontighoj/SES/index.php

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026