Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 213 (2009-03-17)
Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) 29a de Junio ĝis 17a de Julio 2009, San

Saluton, iom alternativa al la eŭropaj grandaj renkontiĝoj en somero: En Usono okazas la "Nord-Amerika Somera Kursaro", ĉi-jare jam la 40an fojon. Tiu aranĝo okazos de 29a de Junio ĝis 17a de Julio 2009, do longas tri semajnojn. Estas Esperanto-kursoj de diversaj niveloj de spertaj instruistoj, tri horojn tage. Eblas ricevi kredit-poentojn de la usona universitata sistemo (ĉar la kursoj estas oficialaj kursoj de "University of California, San Diego", kie la aranĝo okazos). Krom la kursoj estas bunta programo vespere kaj semajnfine. La kostoj estas iom grandaj, sed se vi ĉiuokaze iam volis studi en Usono, jen bona ebleco. (Kaj estas ebleco por stipendioj, ŝajne.) Jen detaloj: http://esperanto.org/nask/


Paŭlo

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026