PSI estas granda internacia renkontiĝo por la tuta familio. Ĝi okazas ĉiujare dum unu semajno ĉirkaŭ pasko ie en Germanio. Por la 25-a PSI ni atendas pli ol 150 partoprenantojn el pli ol 15 landoj, el kiuj minimume triono estos infanoj diversaĝaj.
Pliajn informojn per: Germana Esperanto-Asocio, Jörg Gersonde, psi ĉe esperanto.de aŭ en http://tejo.org/eo/node/727.