Mia plej ŝatata paska tradicio estas Internacia Junulara Festivalo. Ĉijare ĝi okazos en Giulianova, ĉe la Adriatika maro, de la 8a ĝis la 14a de aprilo, teme "Eŭropa Identeco". Ĉiujn informojn vi trovas ĉe http://iej.esperanto.it/ijf/2009/ . <br> IEJ ankaŭ starigis IJFonduson. Estas tri lokoj pro esperantistoj el malriĉaj landoj kiuj povos partopreni IJF-n SENPAGE kiel memzorgantoj. Pliaj informoj pri la fonduso ĉe http://iej.esperanto.it/ijf/2009/ijfonduso.html . <br> Ĝis baldaŭ! <br> Michael Boris