Saluton al ĉiuj! <br> Post relative sukcesa kampanjo por
esperanto en la usona teritorio, mi petas al vi ke partoprenu alian:
Ekzistas moderna kaj bunta retejo pri instruado de lingvoj – kun
bonaj servoj senpagaj krom kelkaj pagendaj – kiu furoras almenaŭ en
Brazilo, nome LiveMocha www.livemocha.com>. Tiu retejo jam
havas kursojn de la angla, franca, germana, hinda, hispana, islanda, itala,
japana, portugala, kaj rusa, kaj ekzistas propono por disponigi kurson de
esperanto tie por ke oni balotu aŭ ne. Kiel baloti? Vi bezonas registriĝi
en la retejo http://livemocha.uservoice.com (por tio, klaku sur "Sign
Up", em la dekstra supra parto de la paĝo). Post tio, konfirmu vian
registriĝon en via retadreso mem, ĉar vi ricevos konfirman retleteron
tuj. Serĉu do la proponon "Add a course in Esperanto" kaj voĉdonu
"3". Prete! Vi jam balotis! <br> Dankegon, Felipe QUEIROZ
(Brazilo), <br> Sekretario de BEJO, Komitatano A de TEJO