TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO. Ĉiu povas aboni ĝin senpage. Ĝi aperas sufiĉe ofte kaj enhavas nur koncizajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligojn al interesaj retpaĝoj. Se vi havas iun interesan novaĵon kaj volas, ke ĝi aperu en TA, sendu ĝin al tejo-aktuale ĉe tejo.org. Ekzistas multe da paperaj revuoj, el kiuj oni povas ĉerpi diversajn informojn. Sed ofte okazas tiel, ke novaĵoj aperas lastminute kaj necesas ke aliaj homoj estu rapide informitaj pri ili. Paperaj eldonoj en tiaj kazoj ne helpas, ĉar ili tro malrapidas. Pro tio TEJO decidis krei ankoraŭ unu servon, pere de kiu ĉiuj novaĵoj povu rapide atingi siajn celojn.

Oficiala retpaĝo de TEJO-aktuale: http://www.tejo.org/ta

Redaktorino: Julia NOE, Germanio, tejo-aktuale ĉe tejo.org

Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), http://www.tejo.org

Limdatoj por kontribuoj: 1a kaj 3a dimanĉo en la monato

Retpoŝta abono: http://www.uea.org/retlistoj