Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 210 (2009-01-23)
BEMI karavano al IJK 2009 en Liberec, unua informilo

Tradicie BEMI organizas karavanon al IJK. Dum pasinta IJK la BEMI kunsido rapide konkludis ke la plej taŭga itinero al loko de IJK 2009, Liberec, estis itinero startante en Norda-Pollando sekvante la riverojn Odro kaj Neisso. La Pola urbo Szczecin estas bone atingebla el diversaj regionoj de Eŭropo. Laŭ la Germana flanko de riveroj Odro kaj Neisso
situas inditan biciklan itineron 'Oder-Neisse-Radweg'. La tuta itinero inter Sczecin kaj Liberec sekvante la riverojn estas 450km-oj longa.La plano estas starti nian karavanon en Szczecin unu semajno antaŭ IJK, dimanĉe la 12an aŭ lunde la 13an de julio. Pliaj informoj: Ivo Miesen <ivo_m ĉe dds.nl> kaj en la BEMI-yahoogroup: Aliĝo al Yahoogroups listo eblas per sendado de malplena mesaĝo al BEMI-subscribe ĉe Yahoogroups.com.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026